Lumflukso

El testwiki
Revizio de 00:41, 4 jun. 2023 fare de imported>Taylor 49 (spaca)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Lumflukso estas fotometria grando al kiu respondas, en radiometrio, la radiadoflukso. Lumflukso estas kvanto da lumo (laŭdifine radiado videbla) perceptata de la okulo; do, la radiadoflukso de la videbla parto de la radiado, pesita laŭ la varia sentivo de la okulo al diversaj ondolongoj.

Difino

La SI-unuo de lumflukso estas lumeno, mallonge lm. Ĝi respondas al lumfluo radiata en spacan angulon je 1 steradiano granda per lumfonto kies lumintenso estas 1 kandelo.

La rilato inter lumflukso Φ kaj lumintenso I estas:

Φ=IΩ,

kie Ω estas la spaca angulo.

Tiu formulo validas nur se la lumintenso en ĉiuj direktoj estas unu sama.