Aerdenso

El testwiki
Revizio de 16:58, 19 feb. 2024 fare de imported>LiMrBot (riparo de ŝablono GdC per AWB)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La aerdenso ρ (aŭ: denso de aero) indikas la mason da aero enhavita en difinita volumeno. Je marnivelo la aerdenso egalas al 1,2041 kg/ (0,0012 g/cm³) ĉe 20 [[grado Celsius|Ŝablono:GdC]]. Tie ĝi estas kunpremata per la tuta maso da aero, kiu troviĝas supre de ĝi. Pro tio la aerdenso je granda altitudo iĝas ĉiam pli malgranda.

Dependeco de altitudo

Meza aerpremo kaj aerdenso depende de altitudo

Proksime al la grundo la denso kaj la premo de aero estas ĉiam plej altaj. Escepte de kondiĉoj de inversio, tie ankaŭ la temperaturo estas la plej alta. Je grandaj altitudoj la aero iĝas kontinue pli maldensa. Se la temperaturo estus ĉie la sama, premo kaj denso malpliiĝus sammaniere je la plialtiĝo de altitudo. Fakte la temperaturo ege varias je la diversaj altitudoj.

En la malalta atmosfero la premo kaj la denso de aero duoniĝas po 5500 m de plialtiĝo de la altitudo. Ek de altitudo de 100 km la malpliiĝo de la denso akcelas, ĉar la malpezaj gasoj helio kaj hidrogeno en la kunmetaĵo de aero plialtiĝas.

90 % de la atmosfera maso troviĝas sub 20 km de altitudo.
70 % de la atmosfera maso troviĝas sub 10 km altitudo.
55 % de la atmosfera maso troviĝas sub 5 km altitudo.

Se oni konsideras aeron kiel ideala gaso, la aerdenso ρ en kg/m³ kalkuleblas kun la formulo:

ρ=pMRT

kie p estas la aerpremo, M la molmaso (atentu: en SI-unuoj kgmol), R la universala gaskonstanto kaj T la temperaturo en kelvinoj.

Se oni enmetas la gaskonstanton RS por seka aero, rezultas:

ρ=pRST

La specifa gaskonstanto RS por seka aero egalas al:

RS=287,058 JkgK

Kun atmosfera premo p0 = 101325 Pa = 1013,25 mbar = 1013,25 hPa kaj RS= 287,058 J/kg/K

ĉe T0 = 273,15 K (Ŝablono:GdC) (normaj kondiĉoj) la aerdenso egalas al:

ρ0 = 101325 / (287,05 × 273,15) = 1,293 kg/m³,

ĉe T25 = 298,15 K (Ŝablono:GdC) (nomaj mediaj kondiĉoj) la aerdenso egalas al:

ρ25 = 101325 / (287,058 × 298,15) = 1,184 kg/m³, kaj

ĉe T20 = 293,15 K (Ŝablono:GdC) (normalaj kondiĉoj) oni trovas ρ20 = 1,204 kg/m³.

Klare videblas, ke la aerdenso dependas ankaŭ de la temperaturo.

Preciza kalkulado de la aerdenso

Por precize determini la aerdenson, necesas konsideri ankaŭ la malsekecon de aero, ĉar ĝi influas la gaskonstanton. Uzante la rilatan gaskonstanton, oni povas uzi la supran formulon por kalkuli la denson.

ρ=pRhT

La gaskonstanto de humida aero egalas al:

Rh=Rl1φpd/p(1Rl/Rd),

kie

Rl=287,058JkgK estas la gaskonstanto de seka aero,
Rd=461,523JkgK la gaskonstanto de vaporo,
φ la relativa malsekeco kaj
p la premo en Pa.
pd estas la vapora premo de akvo en aero. kiu troveblas en Ŝablono:Wikibooks.