Magmo (matematiko)

El testwiki
Revizio de 11:44, 16 dec. 2021 fare de imported>Filozofo (Pliĝustigis kaj plivastigis klarigon pri la ekzisto de du kutimaj alternativaj nomoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Algebraj strukturoj Magmo en la matematika fako abstrakta algebro estas algebra strukturo konsistanta el aro kun interna duvalenta operacio (M, ), t.e. :M×MM sen iaj pliaj postulataj ecoj. La malplena aro estas akceptebla kiel subtena aro M; ĝi triviale estas magmo.

Alternativa pli malnova nomo por magmo estas grupoido, kiu ne kongruas kun la samnoma nocio grupoido en la teorio de kategorioj. (Ĝuste tia ambigueco kaj populareco de la kategorio-teorio estas kialo por ekuzo de la nova termino "magmo".)

Pliĝeneraligo de magmo estas tiel nomata pseŭdomagmo, kies operacio estas difinita ne nepre sur la tuta subtena aro, do povas esti parta operacio.

Se la operacio estas komuta, la magmo nomiĝas komutaabela. Se la operacio estas asocia, la magmo nomiĝas semigrupo.