Kvazaŭgrupo

El testwiki
Revizio de 09:37, 15 maj. 2021 fare de imported>Moldur ({{Algebraj strukturoj}})
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Algebraj strukturoj Kvazaŭgrupo en la matematika fako pri abstrakta algebro estas algebra strukturo (Q, ) konsistanta el nemalplena aro Q kun duvalenta operacio :Q×QQ tia, ke por ĉiuj a kaj b en Q la ekvacioj

ax=b

kaj

ya=b

posedas po unu solvon, do la solvo kaj ekzistas kaj unikas. Kvazaŭgrupo do estas speciala kazo de magmo.

Finia magmo estas kvazaŭgrupo, se kaj nur se la kejlia tabelo estas latina kvadrato, do se en ĝiaj ĉiu horizontalo kaj ĉiu vertikalo ĉiu elemento de Q aperas precize unu fojon.

Ĉiu kvazaŭgrupo posedas redukteblecon, tio estas

  • ac=bc sekvas a=b
  • ca=cb sekvas a=b

Kvazaŭgrupo kun neŭtrala elemento estas lopo.