Metodo de Trachtenberg

El testwiki
Revizio de 15:29, 2 okt. 2023 fare de imported>LiMrBot (esperantigita ŝablono (Referencoj), formatigo de titoloj, kosmetikaj ŝanĝoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Metodo de Trachtenberg [traĥ'ten'berg] estas kunaĵo da teĥnikoj eltrovitaj kaj disvolvitaj de Jakow Trachtenberg por rapide fari artimetikajn kalkulojn. Trachtenberg komencis verki la metodon dum sia tempo en Nazia malliberejo kiel rusa juda prizonulo en Ukraino. Tutaĵo da liaj teĥnikoj estas disponeblaj libre en kelkaj lingvoj; la angla eldono nomiĝas The Trachtenberg Speed System of Basic Mathematics (La Baznivelmatematika Rapidmetodo de Trachtenberg).[1]

Teĥnikoj por multiplikantoj de unu ĝis dekdu

'Nombro' kaj 'Najbaro'

La verkistoj uzas vortojn 'nombro' kaj 'najbaro' havante aliajn signifojn ol en matematiko. En la libro, 'nombro' estas cifero en la multiplikato kaj 'najbaro' estas la cifero apude kaj dekstre de la cifero. Ekzemple, en nombro 612 2 estas 'nombro' sen 'najbaro', 1 estas 'nombro' havante 'najbaron' 2 kaj 'najbaro' de 'nombro' 6 estas 1.

Multipliki per 11

En la angla lingva eldono, la unua leciono temas pri instrui multipliki per multiplikantoj de unu ĝis dekdu. La unua nombro enkondukata en la leciono estas 11.

Teĥniko

Por 612×11, la algoritmo estas sube:

  1. Skribu la plej dekstran 'nombron' (cifero) en 612 kiel la plej dekstra cifero de solvo.
  2. Aldonu 'najbaron' de la dua plej dekstra 'nombro' al ĝi kaj skribu la sumon kiel la dua plej dekstra cifero de solvo.
  3. Refaru la saman al 6.
  4. Ne ekzistas iu ajn 'nombro' maldekstre de 6. Tial oni aldonu 6 al 0 kaj skribu la solvon kiel la plej maldekstra cifero en la solvo.

Informfontoj

Ŝablono:Referencoj