Duobla subdominanto

El testwiki
Revizio de 14:41, 4 feb. 2024 fare de imported>DidCORN (Strebotono)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Portalo MuzikoDuobla subdominanto estas en la muzika funkcia teorio estas la subdominanto de la subdominanto de tonalo, t.e. la subtoniko aŭ ankoraŭ la strebotono. Aparte ofte oni trovas la duoblan subdominanton en akordsinsekvo, en kiu post la duobla subdominanto sekvas la subdominanto kaj post tio la toniko (muziko). Duobla subdominanto do povas anstataŭi dominanton. Ekzemplo:

En la tonalo A-maĵoro estas

  • A-maĵoro la toniko
  • D-maĵoro la subdominanto
  • G-maĵoro la duobla subdominanto

La akordsinsekvo estus do G-maĵoro → D-maĵoro → A-maĵoro aŭ A-maĵoro → G-maĵoro → D-maĵoro.

Ĉi tiun akordsinsekvon ĉefe uzas la popularmuziko. Ĝi aperas tamen jam en ege pli malnova muziko (ekz. en la kanzono „Bonjour mon cœur“ el la 16-a jarcento: ĝin malfermas la akordaro C-maĵoro/B♭-maĵoro/F-maĵoro).

En protestanta diservo oni ofte kantas la finan "Amenon" jene:

Bild Das "Amen" im protestantischen Gottesdienst Ŝablono:Audio

Jen la akordsinsekvo: toniko (A-maĵoro), subdominanto (D-maĵoro), duobla subdominanto (G-maĵoro), subdominanto (D-maĵoro), dominanto kun sinkopo, dominanto (E-maĵoro), toniko (A-maĵoro).

Aliaj ekzemplo:

„Praise You“ (Fatboy Slim) GbDbAb
„I'm outta love“ (Anastacia) bbF7AbEb
„Song for Guy“ (Elton John) CGBBbF

Se oni metas tian akordsinsekvon en alian tonalon, ne plu estas duobla subdominanta rilato, estas tamen simile uzata.

Bb F C
duobla subdominanto subdominanto toniko en C-maĵoro
subdominanto toniko dominanto en F-maĵoro

Ĉi tiun oni trovas en kantoj

La duobla subdominanto ankaŭ povas rekte solviĝi en la tonikon.

Ekzemplo:

Ŝablono:Projektoj