Pozicia frakcio

El testwiki
Revizio de 08:28, 25 feb. 2024 fare de imported>Sj1mor
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Pozicia frakcio en b-uma nombrosistemo estas maniero prezenti reelojn en la formo

±cmc1c0,c1c2

kie

± estas la signumo de la reelo, +;
, estas la on-komo disiganta la entjeran parton (maldekstre) kaj la onan (dekstre; en komputado kaj en Anglalingvujo oni kutime uzas tiucele punkton, kiun do oni nomu on-punkto);
ck estas b-umaj ciferoj; la nombro de ciferoj maldekstre de la on-komo (en la entjera parto) estas finia, dum post la on-komo povas aperi 0, aŭ pluraj, aŭ malfinie multe da ciferoj.

Ekzemple (en la dekuma nombrosistemo):

  • 1,239 (racionalo)
  • 3,1415926535897 (komenco de la dekuma prezento de la nombro π).

La valoro de la pozicia frakcio ±cmc1c0,c1c2 estas la reelo

±(cmbm++c1b1+c0b0+c1b1+c2b2+).

La pozicia frakcio estas ĝeneraligo de la pozicia nombroprezento por la entjeroj.

Plej ofte oni uzas la dekumajn poziciajn frakciojn (la bazo b=10, kiel en la ĉi-supraj ekzemploj); tamen en la komputiloj estas uzataj duumaj (aŭ okumaj, deksesumaj ktp) poziciaj frakcioj. Tiel al la dekuma 0,75 respondas la duuma 0,11 (samkiel la dekuma kvocienta frakcio ¾).