Ĉena frakcio

El testwiki
Revizio de 21:27, 11 jan. 2024 fare de imported>LiMrBot (formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ĉena frakcioĉenfrakcio estas matematika objekto de jena formo:

b0+a1b1+a2b2+a3b3+a4

kun b0, ai,bi, aŭ

b0+1b1+1b2+1b3+1

kun b0 kaj bi. La unua formo nomiĝas ankaŭ "ĝeneraligita", la dua ankaŭ "regulara".

Se ĉena frakcio havas finie da elementoj (iun sub-frakcion anstataŭas simpla nombro), ĝi nomiĝas finia ĉena frakcio, alie nefinia ĉena frankcio. La valoro de nefinia ĉena frakcio estas difinita kiel limeso de trunkitaj frakcioj, en kiuj la unuan, duan… subfrakcion anstataŭas nulo.

Ĉiuj reelaj nombroj estas prezenteblaj kiel regularaj ĉenaj frakcioj. racionalaj nombroj estas prezenteblaj per finiaj frakcioj, neracionalaj per nefiniaj. Regularan ĉenan frakcion por certa racia nombro eblas konstrui per la eŭklida algoritmo.

Ekzemplo de finia ĉenfrakcio

Aplikante la eŭklidan algoritmon al la frakcio 19/13 ni ricevas:

19 = 1 · 13 + 6
13 = 2 · 6 + 1
  6 = 6 · 1

Do la ĉen-frakciaj koeficientoj b0, b1 kaj b2 estas 1, 2, 6:

19/13=1+613=1+1136=1+12+16

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo