Literofteco

El testwiki
Revizio de 13:47, 21 dec. 2024 fare de imported>Taylorbot (J N JN | t=1'252 su=146 at=146 in=147 | only 2'780 edits left of totally 2'927 possible edits | edr=000-0010(!!!) ovr=010-1111 aft=000-0010)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Literofteco estas la ofteco de la diversaj literoj de la alfabeto en teksto. Tia ofteco ege varias — unue de litero al litero ene de la apliko de specifa alfabeto por specifa lingvo, due la literoftecoj range malsamas de lingvo al lingvo. Ekzemple en Esperantaj tekstoj la plej ofta litero estas A. Tre malofta estas aliflanke la litero Ĥ. Kontraste, en Anglaj kaj Francaj[1] tekstoj la plej ofta litero estas E. Do oni devas pritrakti literoftecon por ĉiu lingvo aparte.

Ŝablono:Aranĝu

Graveco

Parto de la ĉifraĵo en La dancantoj

Koni la literoftecon de lingvo estas utile, se oni volas malĉifri tre simplan litersubstituan ĉifron. La angla aŭtoro Arthur Conan Doyle lasas sian protagoniston Sherlock Holmes en la rakonto La aventuro de la dancantoj[Vidu 1] fari ĝuste tion.

La saman malĉifradan metodon oni povas apliki por solvi la proverboĉifrojn, kiuj iam kaj iam aperas en kelkaj E-gazetoj, ekz. Monato, La Gazeto. Tie kaŝiĝas konata proverbo malantaŭ simpla litersubstitua kodo. Jen ekzemplo: Ω▼♀☺♣€₤ €→ †☼♂₤ #₤♫→§@☼Ø♣± €→ ∩ #♣Ω₤

Morsa kodo

Aldone estas menciinde, ke la Morsa kodo baziĝas sur la Anglaj literoftecoj. Pro tio la plej mallongdaŭra kodero — unusola punkto — estas uzata por la ege ofta litero E. Post tio venas — unusola streko — por T.

Literofteco rolis ankaŭ en la presado. En la epoko de pure meĥanika relieftipa presado la fakoj de la kompostkesto por la oftaj literoj devis enteni pli da tipoj por ĉiam povi komposti tutan paĝon. Do ĉiu tiama kompostisto tre konsciis pri literofteco.

Plie, literofteco rolas en la stenografio kaj, pli moderne, ĝi rolas — aŭ almenaŭ devus roli — en la aranĝo de klavaro por tajpi. Klavoj por oftaj literoj prefere troviĝu ie meze. La Dvoraka klavaro kaj kelkaj tiel nomataj ergonomiaj klavaroj strebas ĉi-direkte. Ili klopodas, interalie, per pli konvena klavarfasono helpi eviti la trouzan manartikan malsanon, je kiu multskribantoj ofte suferas.

Komputile, ankaŭ programetoj celantaj kunpremi tekstdosierojn atentas pri literofteco – aŭ ĉi-kaze, eble pli trafe – pri signo-ofteco.

Ludo Pendigisto

Ankaŭ lude literofteco havas sian lokon. Kiel fabrikanto de la ludo Skrablo oni elektu la nombron da tegetoj laŭ ofteco kaj simile la nombron da poentoj por litertegeto laŭ malofteco. Lastvice, tiu, kiu ludas Pendigiston[Vidu 2] kaj parkere scias la oftecrangon de la literoj, povos ĉiam senpene pendigi sian tutan amikaron, mem divenante ĉiun prezentitan vorton.

Por kalkuli la oftecon de ĉiu litero, oni evidente devas nombri la ĉeestojn de ĉiu litero de la alfabeto en tre longa teksto — fakte, prefere en granda aro de tekstoj. Tiuj konsistigas la tekstkorpuson — do la specimenon esplorotan. Hodiaŭ oni faras tion ne plu permane, sed per komputilo.

Esperanto

Literofteco

Grafikaĵo montranta oftecon de literoj en Esperanto laŭ studoj de Pejno Simono, Ottó Haszpra kaj David G. Simpson, kaj averaĝan oftecon kalkulitan laŭ tiuj tri studoj.

Ŝablono:Literofteco en Esperanto

Literofteco de la esplorata tekstkorpuso de Pejno Simono.

La sondaĵo de Pejno Simono efektiviĝis baze de la Esperanta enhavo en liaj tiamaj retejo kaj laborkomputilo ĉirkaŭ la jaro 2000. Jen dekstre troviĝas la ofteco en elcentoj en specimeno de 355 381 literoj. Ĝi entenis ĉefe artikolojn kaj rakontojn por la revuo Monato kaj por la Ŝablono:Retarkivo. Pro tio aperis ankaŭ ne-Esperantaj literoj en la specimeno.

Ŝablono:Parenteze

Por la matematikistoj inter la legantoj, jen la konfidintervaloj por kelkaj oftecoj.

Konfidintervaloj je 95% por kelkaj diversaj niveloj de verŝajneco.

La interpreto de la maldekstra tabelo pri la konfidintervaloj malsekretas, ke la valoroj por R, S, L kaj T estas tiel proksimaj, ke oni ne povas fidi pri la ekzakta vicordo de la kvar.

Ŝablono:Parenteze

Apenaŭ diverĝanta statistiko troviĝas en Informadika Aspekto de Interlingvisto Ŝablono:Webarchiv, plume de LIU Haitao baze de specimeno kun 496 196 literoj. La aŭtoro prezentas la sekvan tabelon pruntitan de Ottó Haszpra :

a 12,59 s 5,91 j 2,71 ĉ 0,67
i 9,36 t 5,50 v 1,87 z 0,52
e 8,99 k 4,22 g 1,28 ŭ 0,51
o 8,80 u 3,36 b 1,15 h 0,50
n 7,79 m 3,06 f 1,09 ŝ 0,35
l 6,24 d 3,04 c 0,85 ĵ 0,15
r 5,97 p 2,82 ĝ 0,69 ĥ 0,01

La plej grandan specimenon — kun ĉirkaŭ 21 647 000 literoj — esploris David G. Simpson en la jaro 2007 baze de granda tekstaro en la retejo de Bertilo Wennergren (Bertilo). La rezultoj kunmontriĝas en la diagramo komence de tiu ĉi artikolo. Ĝi liveris similajn valorojn.

Oni konstatu, ke depende de la specimenoj la precizaj valoroj varias de aŭtoro al aŭtoro.

Vortkomenca literofteco

La literofteco de la vortkomencaj literoj normalokaze konsiderinde diverĝas de la ĝenerala literofteco. Por Esperanto en 2012 ĉi-tema statistikaĵo ne estis Interrete trovebla. Oni povas supozi tamen, ke la maloftaj literoj Ĉ kaj Ĝ pli ofte ĉeestas ol ĝenerale pro la ofteco de la vortoj ĉu, ĉiu, ĉi kaj ĝi. Jen rapida esploro[noto 1] de duone malnoveca beletra kaj duone revua tekstkorpuso.

Vortkomencaj literoj
litero nombro probablo
K 35256 Ŝablono:Bartable
L 33874 Ŝablono:Bartable
E 22972 Ŝablono:Bartable
P 22799 Ŝablono:Bartable
D 21106 Ŝablono:Bartable
M 19160 Ŝablono:Bartable
S 18658 Ŝablono:Bartable
A 17779 Ŝablono:Bartable
T 14065 Ŝablono:Bartable
N 11884 Ŝablono:Bartable
V 10512 Ŝablono:Bartable
F 8597 Ŝablono:Bartable
I 8058 Ŝablono:Bartable
R 7802 Ŝablono:Bartable
Ĉ 6081 Ŝablono:Bartable
B 5445 Ŝablono:Bartable
Ŝ 4735 Ŝablono:Bartable
O 4633 Ŝablono:Bartable
H 4207 Ŝablono:Bartable
J 3974 Ŝablono:Bartable
G 3153 Ŝablono:Bartable
Ĝ 2586 Ŝablono:Bartable
U 2455 Ŝablono:Bartable
C 1611 Ŝablono:Bartable
Z 333 Ŝablono:Bartable
Ĵ 317 Ŝablono:Bartable
W 268 Ŝablono:Bartable
Ĥ 144 Ŝablono:Bartable
Y 46 Ŝablono:Bartable
X 34 Ŝablono:Bartable
Q 9 Ŝablono:Bartable
Ŭ 8 Ŝablono:Bartable
El 292561 vortoj

Vortfina literofteco

La literofteco de la vortfinaj literoj normalokaze konsiderinde diverĝas de la ĝenerala literofteco. Por Esperanto en 2012 ĉi-tema statistikaĵo ne estis Interrete trovebla. Oni povas supozi tamen, ke la literoj A, E, I, J, L, M, N, O, S, U, kaj Ŭ estas plej oftaj. Ekzistas apenaŭ vortoj en teksto, kiuj ne tiel finiĝas. Jen rapida esploro[noto 1] de duone malnoveca kaj duone revua tekstokorpuso.

Vortfinaj literoj
litero nombro probablo
A 44736 Ŝablono:Bartable
O 41269 Ŝablono:Bartable
N 37089 Ŝablono:Bartable
J 35399 Ŝablono:Bartable
S 33370 Ŝablono:Bartable
E 32608 Ŝablono:Bartable
I 25295 Ŝablono:Bartable
L 9524 Ŝablono:Bartable
R 8766 Ŝablono:Bartable
U 7730 Ŝablono:Bartable
Ŭ 4616 Ŝablono:Bartable
M 4293 Ŝablono:Bartable
D 2250 Ŝablono:Bartable
T 1627 Ŝablono:Bartable
K 838 Ŝablono:Bartable
Ĉ 527 Ŝablono:Bartable
B 472 Ŝablono:Bartable
F 380 Ŝablono:Bartable
P 300 Ŝablono:Bartable
G 259 Ŝablono:Bartable
Y 214 Ŝablono:Bartable
V 210 Ŝablono:Bartable
H 178 Ŝablono:Bartable
W 168 Ŝablono:Bartable
C 154 Ŝablono:Bartable
Z 123 Ŝablono:Bartable
Ĥ 80 Ŝablono:Bartable
X 41 Ŝablono:Bartable
Ŝ 19 Ŝablono:Bartable
Ĝ 13 Ŝablono:Bartable
Ĵ 13 Ŝablono:Bartable
El 292561 vortoj

Evidente okaze de Esperanto kun ĝiaj regulaj gramatikaj finaĵoj vortfina literofteco kaj senfinaĵa radikfina literofteco apenaŭ interrilatas.

Vortlongo

Ankaŭ pri la distribuo de vortlongoj estis en la jaro 2012 nenie trovebla Interrete. Mallonga esploro[noto 1] tamen liveras la sekvantan bildon. Tre interesa estas la intermonto ĉe la longo 4.

La longegaj vortoj nombritaj estis de facto ne Esperantaj vortoj. Temis pri Germanaj vortoj, kiuj aperis en iuj adresoj en la revuo Monato, kiu konsistigis parton de la korpuso.

Vortlongoj
longo nombro probablo
2 72841 Ŝablono:Bartable
3 48607 Ŝablono:Bartable
4 27408 Ŝablono:Bartable
5 38472 Ŝablono:Bartable
6 28373 Ŝablono:Bartable
7 26217 Ŝablono:Bartable
8 20119 Ŝablono:Bartable
9 13123 Ŝablono:Bartable
10 7978 Ŝablono:Bartable
11 4403 Ŝablono:Bartable
12 2285 Ŝablono:Bartable
13 1352 Ŝablono:Bartable
14 672 Ŝablono:Bartable
15 328 Ŝablono:Bartable
16 132 Ŝablono:Bartable
17 52 Ŝablono:Bartable
18 64 Ŝablono:Bartable
19 39 Ŝablono:Bartable
20 24 Ŝablono:Bartable
21 17 Ŝablono:Bartable
22 2 Ŝablono:Bartable
23 1 Ŝablono:Bartable
24 1 Ŝablono:Bartable
28 1 Ŝablono:Bartable
29 1 Ŝablono:Bartable
El 292561 vortoj, mezuma vortlongo 4.85 literoj

Korpusoj

Rilate Esperanton estus eble aserti — kiom da korpusoj, tiom da rezultoj. Alivorte la literoftecoj dependas de la enhavo — do stilo kaj temo — de la esplorata korpuso. En Interreto estas plej ofte nur antikvaj senkopirajtaj tekstoj elŝuteblaj. Ne haveblaj estas tekstoj el modernaj revuoj. Aldone la skalo de temoj pritraktataj ne estas tre vasta.

Elstara ekzemplo de diverĝo estas la Esperanta traduko de Robinsono Kruso[2] En tiu sufiĉe ampleksa libro la plej ofta litero estas I kaj ne la A, kiun la plej multaj esplorantoj jam trovis baze de aliaj aŭ pli grandaj korpusoj. Unuavide tio estas pro tio, ke la pronomoj mi, li, ni kaj ili ege abundas ĉi-romane. Evidente, romano kun multe da dialogo — do tre oftaj frazoj kiel li diris — devas liveri aliajn rezultojn ol ekzemple scienca studo, kie la vorto mi tute ne okazas.

Surprize estas, ke la facile atingeblaj longegaj tekstoj tiugrade statistike diverĝas, ke tio influas eĉ la ĝeneralan literoftecon.

Aliaj Latinalfabetaj lingvoj

Literoftecoj

Jen grafikaĵo kaj ordigebla tabelo de la oftecoj de pluraj lingvoj.[Vidu 3]

La grafikaĵo montras la oftecon en 12 lingvoj de literoj laŭ la suba tabelo ordigitaj laŭ plej oftaj literoj entute. En unua linio aperas la 26 bazaj latinaj literoj. En dua linio aliaj literoj kun kromsignoj. En la pola literoj kun kromsignoj estas kalkulitaj kun la responda baza litero (ekzemple ł kun l )

Ŝablono:Literofteco en 11 lingvoj/h1

Litero Ŝablono:Lingv/a [3] Ŝablono:Lingv/a [4] Ŝablono:Lingv/a [5] Ŝablono:Lingv/a [6] Ŝablono:Lingv/a [7] Ŝablono:Lingv/a Ŝablono:Lingv/a [8] Ŝablono:Lingv/a [9] Ŝablono:Lingv/a [10] Ŝablono:Lingv/a [11] Ŝablono:Lingv/a Ŝablono:Lingv/a [12]
a 12.12% 12.53% 14.63% 11.74% 7.636% 8.167% 6.51% 7.49% 9.3% 8.0% 11.68% 11.9%
b 0.98% 1.42% 1.04% 0.92% 0.901% 1.492% 1.89% 1.58% 1.3% 1.3% 2.95% 0.06%
c 0.78% 4.68% 3.88% 4.5% 3.260% 2.782% 3.06% 1.24% 1.3% 3.8% 0.97% 0.04%
d 3.04% 5.86% 4.99% 3.73% 3.669% 4.253% 5.08% 5.93% 4.5% 3.0% 4.87% 0.85%
e 8.99% 13.68% 12.57% 11.79% 14.715% 12.702% 17.40% 18.91% 9.9% 6.9% 9.01% 8.21%
f 1.03% 0.69% 1.02% 0.95% 1.066% 2.228% 1.66% 0.81% 2.0% 0.1% 0.44% 0.06%
g 1.17% 1.01% 1.30% 1.64% 0.866% 2.015% 3.01% 3.40% 3.3% 1.0% 1.34% 0.13%
h 0.38% 0.70% 1.28% 1.54% 0.737% 6.094% 4.76% 2.38% 2.1% 1.0% 1.14% 1.83%
i 10.01% 6.25% 6.18% 11.28% 7.529% 6.966% 7.55% 6.50% 5.1% 7.0% 8.27%Ŝablono:Markita referenco 10.64%
j 3.50% 0.44% 0.40% 0.00% 0.545% 0.153% 0.27% 1.46% 0.7% 1.9% 0.01% 1.91%
k 4.16% 0.01% 0.02% 0.00% 0.049% 0.772% 1.21% 2.25% 3.2% 2.7% 4.71% 5.34%
l 6.14% 4.97% 2.78% 6.51% 5.456% 4.025% 3.44% 3.57% 5.2% 3.1% 5.75% 5.68%
m 2.99% 3.15% 4.74% 2.51% 2.968% 2.406% 2.53% 2.21% 3.5% 2.4% 3.74% 3.30%
n 7.96% 6.71% 5.05% 6.88% 7.095% 6.749% 9.78% 10.03% 8.8% 4.7% 7.23% 8.67%
o 8.78% 8.68% 10.73% 9.83% 5.378% 7.507% 2.51% 6.06% 4.1% 7.1% 2.45% 5.24%
p 2.74% 2.51% 2.52% 3.05% 3.021% 1.929% 0.79% 1.57% 1.7% 2.4% 0.79% 1.74%
q 0.00% 0.88% 1.20% 0.51% 1.362% 0.095% 0.02% 0.009% 0.007% - 0 0.00%
r 5.91% 6.87% 6.53% 6.37% 6.553% 5.987% 7.00% 6.41% 8.3% 3.5% 6.95% 2.32%
s 6.09% 7.98% 7.81% 4.98% 7.948% 6.327% 7.27% 3.73% 6.3% 3.8% 2.95% 7.85%
t 5.27% 4.63% 4.74% 5.62% 7.244% 9.056% 6.15% 6.79% 8.7% 2.4% 3.09% 9.77%
u 3.18% 3.93% 4.63% 3.01% 6.311% 2.758% 4.35% 1.99% 1.8% 1.8% 3.43% 5.06%
v 1.90% 0.90% 1.67% 2.10% 1.628% 0.978% 0.67% 2.85% 2.4% - 0.98% 2.52%
w 0.00% 0.02% 0.01% 0.00% 0.114% 2.360% 1.89% 1.52% 0.03% 3.6% 0 0.01%
x 0.00% 0.22% 0.21% 0.00% 0.387% 0.150% 0.03% 0.04% 0.1% - 0 0
y 0.00% 0.90% 0.01% 0.00% 0.308% 1.974% 0.04% 0.035% 0.6% 3.2% 3.37% 1.79%
z 0.50% 0.52% 0.47% 0.49% 0.136% 0.074% 1.13% 1.39% 0.02% 5.1% 1.50% 0
à 0 0 vidu a vidu a 0.486% 0 0 vidu a 0.0% 0 0 0
å 0 0 0 0 0 0 0 - 1.6% 0 0 0.00%
ä 0 0 0 0 0 0 - vidu a 2.1% 0 0 4.59%
ą 0 0 0 0 0 0 - 0 vidu a 0 0 0
œ 0 0 0 0 0.018% 0 0 - 0 0 0 0
ç 0 0 vidu c 0 0.085% 0 0 - 0 0 1.26% 0
ĉ 0.66% 0 0 0 0 0 0 - 0 0 0 0
ć 0 0 0 0 0 0 - 0 vidu c 0 0 0
è 0 0 0 vidu e 0.271% 0 0 vidu e 0.0% 0 0 0
é 0 0 vidu e vidu e 1.904% 0 0 vidu e 0.0% 0 0 0
ê 0 0 vidu e 0 0.225% 0 0 - 0 0 0 0
ë 0 0 0 0 0.001% 0 0 vidu e 0 0 0 0
ę 0 0 0 0 0 0 - 0 vidu e 0 0 0
ĝ 0.69% 0 0 0 0 0 0 - 0 0 0 0
ğ 0 0 0 0 0 0 0 - 0 0 1.13% 0
ĥ 0.02% 0 0 0 0 0 0 - 0 0 0 0
î 0 0 0 0 0.045% 0 0 - 0 0 0 0
ì 0 0 0 vidu i 0 0 0 vidu i 0 0 0 0
ï 0 0 0 0 0.005% 0 0 vidu i 0 0 0 0
ı 0 0 0 0 0 0 0 - 0 0 5.20%[13] 0
ĵ 0.12% 0 0 0 0 0 0 - 0 0 0 0
ł 0 0 0 0 0 0 - 0 vidu l 0 0 0
ñ 0 0.31% 0 0 0 0 0 - 0 0 0 0
ń 0 0 0 0 0 0 - 0 vidu n 0 0 0
ò 0 0 0 vidu o 0 0 0 vidu o 0 0 0 0
ö 0 0 0 0 0 0 - vidu o 1.5% 0 0.87% 0.49%
ó 0 0 vidu o 0 0 0 - vidu o 0 vidu o 0 0
ŝ 0.38% 0 0 0 0 0 0 0 - 0 0 0
ş 0 0 0 0 0 0 0 - 0 0 1.94% 0
ś 0 0 0 0 0 0 - 0 vidu s 0 0 0
ß 0 0 0 0 0 0 0.31% - 0 0 0 0
ù 0 0 0 vidu u 0.058% 0 0 vidu u 0 0 0 0
ŭ 0.52% 0 0 0 0 0 0 - 0 0 0 0
ü 0 0 0 0 0 0 - vidu u 0 0 1.99% 0
ź 0 0 0 0 0 0 - - 0 vidu z 0 0
ż 0 0 0 0 0 0 - - 0 0.7% 0 0

Pliaj lingvoj estas troveblaj ĉe la Retejo de Stefan Trost Media. Tiuj baziĝas sur esploroj de korpusoj por testi Unikodon.

Literrangoj

Jen la literranga vicordo de la unuaj dek plej oftaj literoj en kelkaj lingvoj.[Vidu 3]

Lingvo vicordo Branĉo Familio
Ŝablono:Lingv/a aieon lsrtk Planlingvo Ĉefe influita de Latinidaj, Ĝermanaj lingvoj
Ŝablono:Lingv/a etaoin shrdlu Hindeŭropa Ĝermana
Ŝablono:Lingv/a esait nrulo[14] Latinida
Ŝablono:Lingv/a eaosr nidlc
Ŝablono:Lingv/a aeosr indmu
Ŝablono:Lingv/a eaion lrtsc
Ŝablono:Lingv/a enisr atdhu Ĝermana
Ŝablono:Lingv/a eantr slido
Ŝablono:Lingv/a [15] enati rodsl
Ŝablono:Lingv/a aoiez nscwr Slava
Ŝablono:Lingv/a aeinr lıdkm Altaja Tjurka
Ŝablono:Lingv/a aitne sloku Urala Finno-ugra

Ĉiuj ĉi lingvoj aplikas similan alfabeton el 25 literoj aŭ iom pli.

Vortkomencaj literoftecoj

La Angla lingvo

Jen la oftoj de specifa litero vortkomence por la Angla lingvo.[16] Por ordigi alklaku la respektivan titolon de la kolumno.

Litero Proporcia ofteco de la vortkomenca litero de Angla vorto
a Ŝablono:Bartable
b Ŝablono:Bartable
c Ŝablono:Bartable
d Ŝablono:Bartable
e Ŝablono:Bartable
f Ŝablono:Bartable
g Ŝablono:Bartable
h Ŝablono:Bartable
i Ŝablono:Bartable
j Ŝablono:Bartable
k Ŝablono:Bartable
l Ŝablono:Bartable
m Ŝablono:Bartable
n Ŝablono:Bartable
o Ŝablono:Bartable
p Ŝablono:Bartable
q Ŝablono:Bartable
r Ŝablono:Bartable
s Ŝablono:Bartable
t Ŝablono:Bartable
u Ŝablono:Bartable
v Ŝablono:Bartable
w Ŝablono:Bartable
x Ŝablono:Bartable
y Ŝablono:Bartable
z Ŝablono:Bartable

Notinda estas la diverĝo inter la vortkomenca literofteco kaj la ĝenerala literofteco.

Vortfinaj literoftecoj

La Angla lingvo

Denove, nur por la Angla kaj nur proksimume.

Vortfina literofteco en Angla vorto.[17]

Ofto Unua litero
17 E
11 T
10 D
9 N, S
8 R, Y
6 F, L
4 G, O
2 H
1 A, K, M, P, U, W
0 B, C, I, J, Q, V, X, Z

La tabelo eldiras, ke ekzemple la litero E 17-oble pli oftas ol ekzemple la litero A en la fina pozicio de vorto. La literoj sur la ŝtupo 0 praktike neniam finvorte ĉeestas.

Notinda estas la diverĝo inter la vortfina literofteco kaj la ĝenerala literofteco.

Vortlongoj

La mezumaj vortlongoj de diversaj lingvoj estas troveblaj tie ĉi: Ŝablono:Retarkivo.

La aŭtoro donas la valoron 5.10 por la Angla kaj, inter multaj aliaj lingvoj, la valoron 5.23 por Esperanto. Bedaŭrinde ne estas klare, kiel nomiĝas la aŭtoro kaj same ne estas klare, kiel grandaj estis la analizitaj tekstkorpusoj — laŭŝajne temas pri tiamaj testtekstoj por provi Unikodon.[18]

Temas pri tre interesa komparo inter ĉirkaŭ 300 lingvoj, pluraj kun nelatinbazaj alfabetoj.

Ne-Latinalfabetaj lingvoj

Literoftecoj

La Rusa lingvo

La tabelo sube eniĝis danke al Stefan Trost. La listo kreiĝis per Unikoda Nombrilo, funkcio integrigita en "WordCreator". La esploro baziĝis sur korpuso kun 1.351.370 signoj, (210.844 vortoj), el kiuj 1.086.255 literoj nombriĝis por la tabelo.[19] Baze de aliaj korpusoj evidente la valoroj povos iomete varii.

La tabelo maldekstra ordiĝas laŭ la alfabeto, la tabelo dekstra laŭ la ofteco de la literoj. Do, la literoj O, E kaj A estas la plej oftaj literoj en la Rusa lingvo.

Laŭ alfabeto Laŭ ofto
LiteroOfto
А7,50%
Б2,01%
В4,33%
Г1,72%
Д3,09%
Е8,50%
Ё0,20%
Ж1,01%
З1,48%
И7,09%
Й1,21%
К3,30%
Л4,96%
М3,10%
Н6,70%
О11,07%
П2,47%
Р4,33%
С4,97%
Т5,97%
У2,22%
Ф0,21%
Х0,95%
Ц0,39%
Ч1,40%
Ш0,72%
Щ0,30%
Ъ0,02%
Ы2,36%
Ь1,84%
Э0,36%
Ю0,47%
Я1,96%
 
LiteroOfto
О11,07%
Е8,50%
А7,50%
И7,09%
Н6,70%
Т5,97%
С4,97%
Л4,96%
В4,33%
Р4,33%
К3,30%
М3,10%
Д3,09%
П2,47%
Ы2,36%
У2,22%
Б2,01%
Я1,96%
Ь1,84%
Г1,72%
З1,48%
Ч1,40%
Й1,21%
Ж1,01%
Х0,95%
Ш0,72%
Ю0,47%
Ц0,39%
Э0,36%
Щ0,30%
Ф0,21%
Ё0,20%
Ъ0,02%

La Greka lingvo

La tabelo sube eniĝis danke al Stefan Trost. La listo kreiĝis per Unikoda Nombrilo, funkcio integrigita en "WordCreator". La esploro baziĝis sur korpuso kun 1.442.382 signoj (235.614 vortoj), el kiuj 1.161.745 literoj nombriĝis por la tabelo.[20] Baze de aliaj korpusoj evidente la valoroj povos iomete varii.

La tabelo maldekstra ordiĝas laŭ la alfabeto, la tabelo dekstra laŭ la ofteco de la literoj. Do, la literoj A, O kaj E estas la plej oftaj literoj en la Greka lingvo.

Laŭ alfabeto Laŭ ofto
LiteroOfto
Α12,98%
Β0,74%
Γ1,62%
Δ1,55%
Ε9,48%
Ζ0,31%
Η4,78%
Θ1,16%
Ι9,18%
Κ3,66%
Λ2,54%
Μ3,55%
Ν6,17%
Ξ0,42%
Ο9,48%
Π3,95%
Ρ4,12%
Σ6,67%
Τ7,89%
Υ3,96%
Φ0,72%
Χ1,26%
Ψ0,15%
Ω1,71%
 
LiteroOfto
Α12,95%
Ο9,48%
Ε9,48%
Ι9,18%
Τ7,89%
Σ6,67%
Ν6,17%
Η4,78%
Ρ4,12%
Υ3,96%
Π3,95%
Κ3,66%
Μ3,55%
Λ2,54%
Ω1,71%
Γ1,62%
Δ1,55%
Χ1,26%
Θ1,16%
Β0,74%
Φ0,72%
Ξ0,42%
Ζ0,31%
Ψ0,15%

La Hebrea lingvo

La tabelo sube eniĝis danke al Stefan Trost. La listo kreiĝis per Unikoda Nombrilo, funkcio integrigita en "WordCreator". La esploro baziĝis sur korpuso kun 1.230.923 signoj (279.679 vortoj), el kiuj 937.426 literoj nombriĝis por la tabelo.[21] Baze de aliaj korpusoj evidente la valoroj povos iomete varii.

La tabelo maldekstra ordiĝas laŭ la alfabeto, la tabelo dekstra laŭ la ofteco de la literoj. Do, la literoj י ה kaj ו estas la plej oftaj literoj en la Hebrea lingvo.

Laŭ alfabeto Laŭ ofto
LiteroOfto
א6,11%
ב4,57%
ג1,26%
ד2,49%
ה10,48%
ו10,01%
ז1,28%
ח2,39%
ט1,19%
י10,67%
ך0,78%
כ2,60%
ל7,12%
ם2,92%
מ4,43%
ן1,06%
נ2,76%
ס1,43%
ע3,11%
ף0,26%
פ1,63%
ץ0,12%
צ1,20%
ק2,06%
ר5,40%
ש4,25%
ת4,84%
 
LiteroOfto
י11,03%
ה10,84%
ו10,35%
ל7,36%
א6,32%
ר5,59%
ת5,00%
ב4,73%
מ4,58%
ש4,39%
ע3,22%
ם3,02%
נ2,85%
כ2,69%
ד2,58%
ח2,47%
ק2,13%
פ1,68%
ס1,48%
ז1,32%
ג1,30%
צ1,24%
ט1,23%
ן1,09%
ך0,81%
ף0,27%
ץ0,12%

La Hindia lingvo

La tabelo sube eniĝis danke al Stefan Trost. La listo kreiĝis per Unikoda Nombrilo, funkcio integrigita en "WordCreator". La esploro baziĝis sur korpuso kun 978.430 signoj (238.604 vortoj), el kiuj 736.216 literoj nombriĝis por la tabelo.[22] Baze de aliaj korpusoj evidente la valoroj povos iomete varii.

La tabelo maldekstra ordiĝas laŭ la alfabeto, la tabelo dekstra laŭ la ofteco de la literoj. Do, la literoj ा, क and े estas la plej oftaj literoj en la Hindia lingvo.

Laŭ alfabeto Laŭ ofto
LiteroOfto
0,30%
3,44%
0,01%
1,01%
0,66%
0,31%
0,20%
0,78%
0,05%
0,00%
1,34%
0,03%
0,03%
0,10%
0,94%
7,14%
0,70%
1,31%
0,20%
1,16%
0,45%
1,39%
0,19%
0,01%
0,57%
0,17%
0,75%
0,09%
0,13%
2,89%
1,15%
1,68%
0,36%
3,48%
2,66%
0,35%
1,78%
0,67%
3,28%
2,20%
5,91%
2,45%
1,62%
0,76%
0,27%
3,78%
4,82%
0,67%
8,22%
ि3,20%
3,47%
1,45%
0,81%
0,10%
0,00%
6,85%
1,96%
0,10%
2,21%
0,15%
3,02%
 
LiteroOfto
8,22%
7,14%
6,85%
5,91%
4,82%
3,78%
3,48%
3,47%
3,44%
3,28%
ि3,20%
3,02%
2,89%
2,66%
2,45%
2,21%
2,20%
1,96%
1,78%
1,68%
1,62%
1,45%
1,39%
1,34%
1,31%
1,16%
1,15%
1,01%
0,94%
0,81%
0,78%
0,76%
0,75%
0,70%
0,67%
0,67%
0,66%
0,57%
0,45%
0,36%
0,35%
0,31%
0,30%
0,27%
0,20%
0,20%
0,19%
0,17%
0,15%
0,13%
0,10%
0,10%
0,10%
0,09%
0,05%
0,03%
0,03%
0,01%
0,01%
0,00%
0,00%

Vortlongoj

La mezumaj vortlongoj ankaŭ de diversaj ne-Latinalfabetaj lingvoj estas troveblaj tie ĉi: Ŝablono:Retarkivo.

Bedaŭrinde ne estas klare, kiel nomiĝas la aŭtoro kaj same ne estas klare, kiel grandaj estis la analizitaj tekstkorpusoj — laŭŝajne temas pri tiamaj testtekstoj por provi Unikodon.[18]

Parencaj oftecoj

Vortoftecoj

La leĝo de Zipf

Alia ĉi-kampe interesa distribuado rilatas al la ofteco, ne de literoj, sed de tutaj vortoj en tekstkorpuso de specifa natura homa lingvo. La oftoj enrangiĝas — tamen nur proksimume — laŭ la Leĝo de Zipf[Vidu 4]. Laŭ ĝi la plej ofta vorto aperas duoble pli ofte ol la duarange plej ofta vorto.

En specifa korpuso el beletraĵoj montriĝis la sekva distribuo.

la 9864, kaj 4195, mi 3934, de 2819, li 2543, esti 2395, al 1969, ... ktp.[23]

La Leĝo de Zipf diras, ke, se oni ordigas la elementojn de ensemblo — ekzemple la vortojn de teksto — laŭ iliaj oftecoj kaj laŭe enrangigas ilin, la probablo de ĉeesto de specifa elemento p(n) rilatas proksimume al la inverso de ties rangonumero n. Jen la laŭa matematika formulado.

p(n)1n

Do el la rangoj 1, 2, 3, 4, 5 ... iĝas 1, 1/2, 1/3, 1/4, 1/5 ... Do tiel — laŭ Zipf — rilatu la trovitaj porangaj nombroj aŭ porangaj probabloj inter si. La citita vortofteca listo sufiĉe bone obeas al tio.

Ŝablono:Parenteze

Esperanto

Malmulte surprizas, ke okaze de Esperanto la estas la plej ofta vorto, sekvata eble de kaj. Tamen aliaj fontoj donas iomete aliajn vicordojn. Iam de dualokiĝas ankoraŭ antaŭ kaj.[24]

Jen la 30 plej oftaj vortoj laŭ Christopher Gledhill[25].

Ordo/vorto

1 la

2 de

3 kaj

4 en

5 al

6 mi

7 estas

8 ne

9 por

10 li

11 ke

12 pri

13 vi

14 ni

15 sed

Ofteco

25528

12949

10046

5685

4472

4235

3804

3713

2925

2701

2633

2436

1918

1910

1908

%

(8.2%)

(4.1%)

(3.2%)

(1.8%)

(1.4%)

(1.4%)

(1.2%)

(1.2%)

(0.9%)

(0.9%)

(0.8%)

(0.8%)

(0.6%)

(0.6%)

(0.6%)

 

Ordo/vorto

16 estis

17 ili

18 kun

19 kiu

20 tiu

21 tio

22 el

23 pli

24 kiel

25 oni

26 ankaŭ

27 ĝi

28 per

29 sur

30 se

Ofteco

1675

1500

1394

1390

1330

1229

1207

1201

1193

1178

1026

986

936

856

843

%

(0.5%)

(0.5%)

(0.4%)

(0.4%)

(0.4%)

(0.4%)

(0.4%)

(0.4%)

(0.4%)

(0.4%)

(0.3%)

(0.3%)

(0.3%)

(0.3%)

(0.3%)

Ŝablono:Parenteze

Jen la unuarangaĵoj, do la probabloj de la plej oftaj vortoj, de vortofteca analizo baze de la tekstokorpuso jam enkondukita. La ankoraŭ prezentota programo[noto 1] produktis ĝin. Preciza informo pri la enkondukitaj vortklasoj troviĝas en la akompana priskribo de la programo.

Vortofteco (nur eltiraĵo)
vorto nombro probablo
la 22800 Ŝablono:Bartable
kaj 11326 Ŝablono:Bartable
de 10218 Ŝablono:Bartable
en 5617 Ŝablono:Bartable
esti 5348 Ŝablono:Bartable
mi 4667 Ŝablono:Bartable
al 4592 Ŝablono:Bartable
ne 3444 Ŝablono:Bartable
kiu 3220 Ŝablono:Bartable
li 2997 Ŝablono:Bartable
ke 2628 Ŝablono:Bartable
por 2625 Ŝablono:Bartable
ŝi 2396 Ŝablono:Bartable
vi 2257 Ŝablono:Bartable
tiu 1938 Ŝablono:Bartable
ĝi 1864 Ŝablono:Bartable
kun 1847 Ŝablono:Bartable
sed 1718 Ŝablono:Bartable
ili 1669 Ŝablono:Bartable
sia 1500 Ŝablono:Bartable
sur 1432 Ŝablono:Bartable
el 1412 Ŝablono:Bartable
diri 1402 Ŝablono:Bartable
pri 1357 Ŝablono:Bartable
pli 1320 Ŝablono:Bartable
per 1316 Ŝablono:Bartable
mia 1297 Ŝablono:Bartable
da 1272 Ŝablono:Bartable
povi 1258 Ŝablono:Bartable
tio 1202 Ŝablono:Bartable
ni 1146 Ŝablono:Bartable
kiel 1102 Ŝablono:Bartable
oni 1036 Ŝablono:Bartable
ĉi 956 Ŝablono:Bartable
ĉiu 947 Ŝablono:Bartable
932 Ŝablono:Bartable
via 842 Ŝablono:Bartable
havi 839 Ŝablono:Bartable
El 292561 vortoj

Rilate Esperanton specifa Fenton Stancliff pionire jam en 1932 okupiĝis pri tiu temo. Eĉ antaŭ li en 1927 laŭŝajne Sergej Rublov (Сергей Григорьевич Рублёв)[26] jam ĉi-teme esploris.

La Angla lingvo

Jen simila listo por la Angla.[27] Notu, ke la vortoj estas la praformoj, do la formoj, kiuj enlistiĝas kapvorte en Angla vortaro. Tiel be entenas ankaŭ is, was, are, were, ktp. Aliflanke, I kaj me estas apartaj, kio de Esperanta vidpunkto ŝajnas esti iomete nekonsekvenca.

Montriĝas nur rangoj, ne probabloj.

Rango Vorto
1 the
2 be
3 to
4 of
5 and
6 a
7 in
8 that
9 have
10 I
Rango Vorto
11 it
12 for
13 not
14 on
15 with
16 he
17 as
18 you
19 do
20 at
Rango Vorto
21 this
22 but
23 his
24 by
25 from
26 they
27 we
28 say
29 her
30 she
Rango Vorto
31 or
32 an
33 will
34 my
35 one
36 all
37 would
38 there
39 their
40 what
Rango Vorto
41 so
42 up
43 out
44 if
45 about
46 who
47 get
48 which
49 go
50 me

Jen troviĝas tre simpla nur rudimenta Aŭka programo[Vidu 5] por kalkuli vortoftecojn: Calculate word frequencies. Pli profesia programo troviĝas fine de tiu ĉi artikolo.

Ciferoftecoj

Varoj en superbutiko
Varoj en superbutiko

Pomalgrandaj prezoj

Ĉi-kadre estas ankaŭ menciinde, ke ne nur literoj en tekstoj montras specifan distribuon. Ankaŭ ciferoj en multaj ĉiutagaj aplikoj de numeroj montras kelkajn ekkoneblajn distribuojn. Evidente, la plej ofta lasta, do plej dekstra cifero de la prezoj en superbazaro estas la 9. Ĉio kostas 1,99€ kaj preskaŭ neniam 2,00€. Laŭ studo el 1997 publikigita en Marketing Bulletin:

  • ĉirkaŭ 60% de prezoj en reklamoj finiĝis je la cifero 9.[28]

Verdire, por ekkoni tion ne necesas esti profesia statistikisto aŭ komisii ampleksan sciencan esploron.

La leĝo de Benford

Tamen pli malmulte evidenta ekzemplo troviĝas en multaj kontoj de ĝenerala komerca kontado rilate la komencan ciferon de la enkontaĵoj. Ekzemple, tie ne estas tiel, ke ĉiuj ciferoj aperas same ofte en la plej maldekstra ciferloko de numero — normalokaze ili sekvas la tielnomatan Leĝon de Benford[Vidu 6]. Laŭ ĝi la cifero 1 aperas 30% ofte sed la cifero 9 nur malpli ol 5% ofte. Do koni la ĝustan atendatan distribuon de la unualokaj ciferoj kaj sekve ekkoni iujn strangajn diverĝojn helpas al revizoroj malkovri falsadon kaj fraŭdadon.

Numere la unualokaj ciferoj distribuiĝas laŭ la Leĝo de Benford kiel montrataj en la suba diagramo. Tie d estas la unualoka cifero kaj P(d) estas ties probablo.

d P(d) Proporcia grando de P(d)
1 Ŝablono:Bartable
2 Ŝablono:Bartable
3 Ŝablono:Bartable
4 Ŝablono:Bartable
5 Ŝablono:Bartable
6 Ŝablono:Bartable
7 Ŝablono:Bartable
8 Ŝablono:Bartable
9 Ŝablono:Bartable

Bonvolu noti, ke la Leĝo de Benford utildone aplikeblas nur, se la ensemblo de numeroj pritraktota estas sufiĉe granda, transpontas kelkajn grandordojn — do potencigojn de 10 — kaj prefere — sed ne senescepte — devenas de iu realviva praktika uzado.

Malantaŭ tiu ĉi distribuo de komencaj ciferoj de numeroj skribitaj laŭ dekuma numersistemo staras logaritmoj je la bazo 10. Jen la laŭa formulo.

P(d)=log10(d+1)log10(d)=log10(1+1d)

Alivorte, tute ĝenerale, nombroj, kaj ties rilataj numeroj, distribuiĝas trans la tuta ebla skalo de numeraj valoroj, do la numerspaco, ne lineare, sed logaritme. El tio sekvas tiu ĉi iomete surpriza distribuo de numerkomencaj ciferoj.

Simila distribuo estas observebla por la kombino de la unuaj du ciferoj de la numeroj en granda ensemblo. Tamen, ju pli dekstre cifero staras ene de numero, des pli ĝia distribuo foras de Benford-aĵo kaj alproksimiĝas al plene lineara distribuo kun probablo de po 10% por ĉiu cifervaloro.

Tamen, defie al ĉiuj matematikistoj, ne en via loka superbazaro. Tie dekstre egege naŭas!

Aldonaĵo

AWK-programo — Oftecoj

Priskribo

Jen Aŭka programo[Vidu 5] por mezuri ĉiujn la diskutitajn literajn kaj vortajn oftecojn en Esperanta tekstdosiero kodita laŭ la X-sistemo. Ĝi eligas sinsekvajn tabelojn kun histogramoj laŭnecese en la formatoj Askia, HTML-a kaj Vikitabela.[noto 1] por ĉiuj literaj kaj vortaj statistikaĵoj diskutitaj tie ĉi.

Jen:

  • ĝenerala literofteco
  • vortkomenca literofteco
  • vortfina literofteco
  • vortlonga distribuo kun averaĝa vortlongo
  • vortofteco

En la sekcio BEGIN oni povas laŭplaĉe ŝalti kaj malŝalti la produktotajn statistikaĵojn kaj elekti, kiuj formatoj estu eligotaj. Normalokaze la liternombraj funkcioj de la programo bezonas nur kelkajn deksekundojn por analizi grandan tekstkorpuson. Tamen depende de la rapido de la komputilo kaj la grando de la tekstkorpuso la funkcio vortofteco povos bezoni kelkajn dekminutojn por finiĝi. Por unua testo oni eble lasu ĝin malŝaltita.

Rilate la vortoftecan funkcion, la difinitaj vortklasoj estas O-vortoj, A-vortoj, E-vortoj, verboj (sen participoj), ĉio alia.

Alivorte, pluraloj kaj akuzativoj kondukas al la baza O-a, A-a aŭ E-a formo. Simile pri vortoj kiel vin kaj tiujn, kiuj iĝas vi kaj tiu. La verbaj finaĵoj -as, -is, -os, -us kaj -u kondukas al -i. Verbaj participoj iĝas O-, A- aŭ E-vorto, do amantojn iĝas amanto kaj ne ami.

Ŝablono:Parenteze

Por uzi, kopiu la programon per tiraĵo de la muso ene de la rulfenestro kaj tiam — enpoŝigi kaj elpoŝigi rekte de via krozilo en tekstdosieron — ekz oftecoj.awk — kaj eklanĉu per:

awk -f oftecoj.awk teksto.cx >rezultoj.cx

aŭ simile. Evidente, por tio necesas havi Aŭkon jam instalitan sur sia komputilo. Linuksaj kaj Uniksaj sistemoj havas jam Aŭkon ferdeke. Same (supozeble) pri Makintoŝo. Por Vindozaj sistemoj oni povas elŝuti la programon de la Gnu-a retejo. Aŭko estas rultempa interpretilo — alivorte ĝi digestas rekte fontaĵojn.

Notu, ke por konverti tekstojn el ekz. Unikodo al X-sistemo aplikeblas UniRed.

Tiel ĉiu povos kunmeti kaj esplori propran tekstkorpuson kaj produkti analizon de la vortkomenca literofteco, la vortfina literofteco, la ĝenerala literofteo, la distribuiĝo de vortlongoj kun mezuma vortlongo, kaj la vortofteco ene de la programo prezentita tekstkorpuso.

Programo

Ŝablono:Rulfenestro

Vidu ankaŭ

Notoj

Ŝablono:Notoj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Ŝablono:Elstara Ŝablono:ADLS

  1. Scienca junrevuo Les Débrouillards, aprilo 2005 (2006?), pri libroj
  2. Letter ranking.
  3. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  4. Fletcher Pratt, Secret and Urgent: the Story of Codes and Ciphers Blue Ribbon Books, 1939, pp. 254-255.
  5. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  6. Simon Singh, Codici e Segreti, 1999, RCS, ISBN 88-17-12539-3
  7. Ŝablono:Retarkivo
  8. Albrecht Beutelspacher, Kryptologie, 7. Aufl., Wiesbaden: Vieweg Verlagsgesellschaft, 2005, ISBN 3-8348-0014-7, p.10
  9. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  10. Simon Singh, Kodboken, 1999, Norstedts, ISBN 91-1-1300708-4
  11. Wstęp do kryptologii, counting [space] 17.2%, [dot point] 0.9%, [comma] 0.9% and [semicolon] 0.5%
  12. Ŝablono:Cite web Ŝablono:Citaĵo el la reto
  13. Vidu Turka "i" punkta kaj senpunkta (ı)
  14. tradicie oni uzas : 'esartinulop', parte pro la prononceblo Perec, Georges; Alphabets; Éditions Galilée, 1976
  15. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  16. Calculated from "Project Gutenberg Selections" available from the NLTK Corpora Ŝablono:Webarchiv
  17. Ŝablono:Retarkivo
  18. 18,0 18,1 LinkedIn Patrick HallŜablono:404 — Laŭŝajne temas aŭtore pri la lingvisto Patrick Hall, kiu multe okupiĝis pri Unikodo.
  19. Retejo Stefan Trost: la Rusa.
  20. Retejo Stefan Trost: la Greka.
  21. Retejo Stefan Trost: la Hebrea.
  22. Retejo Stefan Trost: la Hindia.
  23. Frekvencvortaro de Vjaĉeslav Slavik Ivanov
  24. Informadikaj aspektoj de Interlingvistiko Ŝablono:Webarchiv de LIU Haitao
  25. Ŝablono:Citaĵo el la reto
  26. La du plej oftaj vortoj: "la" kaj "kaj" – iom pri oftec-vortaroj laŭ Bernardo en blogo ĉe Iperno
  27. The OEC: Facts about the language Ŝablono:Webarchiv.
  28. The Widespread Use Of Odd Pricing In The Retail Sector, Marketing Bulletin, 1997, 8, Research Note 1, J Holdershaw, P Gendall and R Garland


Citaĵa eraro: Etikedoj <ref> ekzistas por la grupo nomita "noto", sed la responda etikedo <references group="noto"/> ne estis trovita