Energia denseco

El testwiki
Revizio de 13:10, 14 jun. 2023 fare de imported>LiMrBot (formatigo de buloj, formatigo de titoloj, +Projektoj, kosmetikaj ŝanĝoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La energia denseco signifas en la fiziko la dividiĝon de energio E je difinita grando X, kaj havas ĉiam la formulon de

w=dEdX.

Oni uzas ĝin plej ofte kiel

  • mezuron por energio je volumeno de materialo (volumena energia denseco, unuo estas ĵulo/m³)
  • mezuron por energio je maso de materialo (gravimetra energia denseco, specifa denseco, unuo estas ĵulo/kg).

Teorie oni povas difini energiodenson je ĉiu fizika mezuro. Praktike gravas la energia denseco de energiorezervaĵoj kiel fueloj kaj akumulatoroj, baterioj.

Energia denseco de energiorezervaĵoj

La energiodenson de fueloj oni nomas hejta valoro, tiun de akumulatoroj kapacito je volumenokapacito je maso. Ekz. energia denseco de litia-polimera baterio 140–180 vathorojn je kg (140–180 Wh/kg) kaj tiu de nikel-metalhidrida baterio (NiMH) estas 80 Wh/kg. Kompreneble, ju pli granda estas la energia denseco de la baterio, des pli granda estas la atingopovo, do funkciodaŭro je la sama povumo.

Ŝablono:Projektoj