Globo (matematiko)

El testwiki
Revizio de 17:04, 19 okt. 2019 fare de imported>LiMrBot (formatigo de titoloj, +Projektoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Globo estas solido ene de sfero

En matematiko globo estas aro de punktoj, kies distanco al fiksita punkto – nomata centro – ne estas pli granda ol fiksita konstanto – la radiuso de la globo. Pli formale, en donita metrika spaco

(X,ρ)

globo estas aro elementoj de ĉi tiu spaco difinita kiel:

K¯o¯,r={p¯:ρ(p¯,o¯)r}

por konstantoj o¯X, r>0, kiuj estas nomataj centro kaj radiuso de la globo.

Foje, la termino sfero estas uzata kun la signifo de globo (laŭ NPIV).

Matematika globo en diversaj spacoj

En tri-dimensia eŭklida spaco matematika globo aspektas kiel bulo, ĉar se oni uzas la formulon por eŭklida mezuro ρ(a¯,b¯)=i=x,y,z(aibi)2 oni ricevas formulon:

(xx0)2+(yy0)2+(zz0)2r2,

En du-dimensia eŭklida spaco globo estas fakte disko, kaj en unu-dimensia estas segmento.

Kontraŭe, globo en metrika spaco kun metriko "urbo" aspektas kiel kubo.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj Ŝablono:Ĝermo