Plateco

El testwiki
Revizio de 16:00, 21 mar. 2013 fare de imported>Addbot (Roboto: Forigo de 28 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q212750))
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Plateco estas eco de elipsoidoj, kutime mallongigita per f, kiu karakterizas la rilato inter ĝia polusa kaj ekvatora diametro; la plateco de sfero valoras, ekzemple, nul.

Planedo aŭ alia rotacianta ĉielkorpo ofte posedas platecon, kiu ekestiĝas pro la influo de centrifuga forto.

El matematika vidpunkto, platecon difinas la jena rilato:

f=ver(oε)=2sin2(oε2)=1cos(oε)=aba3π2GT2ρ;

kie a kaj b estas respektive la ekvatora kaj polusa radiuso (aŭ diametro), dum oε estas la angula discentreco.

La platecon de ĉielkorpo influas pluraj kaŭzoj, inter ili:

  • La rilato inter gravitforto kaj centrifuga (decentra) forto;
  • La grando kaj denso de la objekto;
  • Ĝia rotacirapido kaj ĝia elasteco.

La sunsistemaj planedoj, kiuj posedas la plej grandan platecon, estas Jupitero kaj Saturno; tiu eco jam videblas per amatora teleskopo.