Leĝo de Wien pri radiado

El testwiki
Revizio de 09:59, 11 jun. 2024 fare de imported>Sj1mor
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La leĝo de Wien pri radiado estas fizika leĝo, kiu priskribas la spektron de termoradiado elsendita de nigra korpo depende de ĝia temperaturo. La leĝo nomiĝas laŭ la germana fizikisto Wilhelm Wien, kiu eltrovis ĝin en la jaro 1896[1].

Komparo inter leĝoj pri radiado de Wien kaj de Planck.

Laŭ la leĝo, la spektra intenseco u(λ) de termoradiado de nigra korpo sur ĝia surfaco rilatante al iu ondolongo estas[2]:

u(λ)=C1λ5exp(c2λkT), kun nur empire konataj konstantoj C1,c2.

Tio estis la origina formulo de Wien. Kun la konstantoj eltrovitaj poste la leĝo estas:

u(λ)=2πhc2λ5exp(hcλkT),
kun
u(λ): intenseco, unuo W/m2,
λ: ondolongo de elsendita radiado en vakuo,
h: konstanto de Planck,
c: rapideco de lumo en vakuo,
k: konstanto de Boltzmann,
T: korpotemperaturo, unuo K.

Nuntempe la leĝo estas malofte uzata, ĉar ĝi estas simile al pliekzakta leĝo de Planck. Tamen la leĝo estas pli maljuna ol la Planck'a leĝo. Tial estis grave por la evoluo de fiziko pri termoradiado.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Projektoj

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

  1. de:Wilhelm Wien germana vikipedio, (vizitita la Ŝablono:Daton)
  2. de:Wiensches Strahlungsgesetz germana vikipedio, (vizitita la Ŝablono:Daton)