Elektra ŝargo de Planck

El testwiki
Revizio de 01:44, 14 okt. 2023 fare de imported>Dotyoyo (Forigis ripetitan vorton (unuoj))
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En fiziko, la elektra ŝargo de Planck qP estas la mezurunuo de elektra ŝargo en sistemo de naturaj unuoj origine proponitaj de germana fizikisto Max Planck.

Ĝi egalas al

qP=4πϵ0c=2chϵ0=eα

kie c estas lumrapideco en vakuo;

h estas konstanto de Planck;
=h2π estas malpligrandigita konstanto de Planck;
ε0 estas elektra konstanto;
e ≈ 1,602176487(40) · 10−19 C estas la elementa elektra ŝargo;
α ≈ 7,297352569(5) · 10−3 ≈ (137,035999084)−1 estas konstanto de maldika strukturo.

Ĝia valoro estas

qP ≈ 1,875545866(47) · 10−18 kulomboj

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas qP = 1,875545870 · 10−18 C ± 0,000000047 · 10−18 C.

La ŝargo de Planck estas je 1α11,7062376144(22) fojoj pli granda ol la elementa elektra ŝargo e. Reen, la elementa elektra ŝargo mezurita en la ŝargoj de Planck estas

e=qPα0,085424543131(16)qP

Relativa necerteco de valoro de la ŝargo de Planck en kulomboj egalas al duono de relativa necerteco de konstanto de Planck, kaj relativa necerteco de la ŝargo de Planck en elementaj elektraj ŝargoj egalas al duono de relativa necerteco de la maldiko-struktura konstanto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj