Maso de Planck

El testwiki
Revizio de 21:08, 1 mar. 2017 fare de imported>KuBOT (Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En fiziko, maso de Planck mP estas la mezurunuo de maso en sistemo de naturaj unuoj de Planck.

Ĝi egalas al

mP=cG

kie: c estas lumrapideco en vakuo;

G estas gravita konstanto;
=h2π estas malpligrandigita konstanto de Planck.

Ĝia valoro estas

mP ≈ 1,220862(61) · 1019 GeV/c2

mP ≈ 2,17645(11) · 10−8 kg

La ĉeferarujo de la pritaksita valoro estas metita en krampoj.

Pli elvolvita formo de ĉi tiu lasta esprimo estas mP = 2,17645 · 10−8 kg ± 0,00011 · 10−8 kg.

Relativa necerteco de la valoro estas ĉefe pro necerteco de la gravita konstanto G. Relativa necerteco de mP preskaŭ egalas al tiu de G dividita je 2. Vidu plu en unuoj de Planck#Necertecoj de valoroj.

La malpligrandigita maso de Planck estas

c8πG ≈ 4,3414 · 10−9 kg ≈ 2,4353 · 1018 GeV/c2

La aldonita faktoro 18π plisimpligas iujn ekvaciojn en ĝenerala relativeco.

Signifo

Malsimile al la aliaj bazaj unuoj de Planck kaj plejparto da derivitaj unuoj de Planck, la maso de Planck estas makroskala kvanto, de pli-malpli praktika skalo. Ekzemple, la korpa maso de pulo estas proksimume 4000 ... 5000 mP.

Kondensita objekto kun maso egala al maso de Planck havas radiuson de Schwarzschild egalan al longo de Planck kaj egalan al la ondolongo de Compton de la objekto dividitan per π; ĉi tio estas je proksimume 1020 fojoj malpli granda ol la radiuso de protono.

La maso de Planck estas ankaŭ la maso de la partiklo de Planck, hipoteza malgrandega nigra truo.

La maso de Planck estas idealigita masa konsideranta kiel havanta specialan signifecon por kvantuma gravito; ĝi estas maso, ĉe kiu ĝenerala relativeco kaj la fundamentoj de kvantuma mekaniko iĝas reciproke gravajn por priskribo de la konduto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj