Cirkla sektoro

El testwiki
Revizio de 21:08, 19 feb. 2025 fare de imported>Taylor 49 ({{Prisupre|pri=ebena figuro limigita per cirkla arko kaj du rektaj linioj|apa=Sektoro}})
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Ŝablono:Prisupre

Cirkla sektoro (verda)

En geometrio, cirkla sektoro estas parto de disko (ebena figuro limigita per cirklo) inter du ĝiaj radiusaj rektaj strekoj kaj ĝia arko.

Estu θ la centra angulo de sektoro en radianoj, kaj estu r la radiuso. La areo A de la sektoro povas esti ricevita per multipliko de areo de la tuta cirklo per la rilatumo de la angulo θ al angulo de plena cirklo , ĉar la areo de la sektoro estas proporcia al la angulo. Kun tio ke areo de la tuta cirklo estas πr2 rezultiĝas:

A=πr2θ2π=12r2θ

Ankaŭ, se θg estas la centra angulo en gradoj, do

A=πr2θg360

La longo de arko L de sektoro estas donita per formulo

L=rθ=rπθg180

La longo de perimetro de sektoro konsistas el longoj de la arko kaj de la du radiusaj strekoj kaj egalas al

r(2+θ)=r(2+πθg180)

Specifaj okazoj de sektoro estas duono de disko, kvadranto (kvarono de disko), oktanto (okono de disko).

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Commons

Eksteraj ligiloj