Velboata indico

El testwiki
Revizio de 09:26, 15 dec. 2023 fare de imported>LiMrBot (esperantigita parametro, kosmetikaj ŝanĝoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
regatto kun velboatoj el diversaj klasoj, en Hamburgo

Velboata indico estas kalkula formulo, kiu en la sporto velado celas kompari velboatojn el diversaj klasoj en regatto, do velada konkurso: La diversspecaj boatoj ĉiuj velas la saman konkursovojon sur akvosurfaco, por ĉiu boato oni mezuras la tempon, kiun ĝi bezonis por la vojo, kaj poste la pli etaj, malrapidaj boatoj laŭ sia klaso ricevas pli altan kaj la grandaj, rapidaj boatoj laŭ sia klaso pli malaltan indicon, el kiu kalkuleblas "indica tempo" - kaj la regatton gajnas la boato, kiu havas la plej malaltan indican tempon, do laŭ la kompariga indico estis la plej rapida.

La norma velboata indico havas la anglan nomon Ŝablono:Lang (prononco pli-malpli "ja:dstik", en Esperanto "jarda longomezurilo"). Ĝi kalkuliĝas laŭ la sekva formulo:

indicatempo=regattatempodevelboato100velboataindico

Ekzistas unuopaj listoj de velboataj indicoj de la unuopaj velboataj klasoj laŭ individuaj naciaj asocioj pri velado. Aparte konataj estas la indico-listoj de la Britia Reĝa Jaĥta Asocio "Ŝablono:Lang" (RYA), de la Germania Velista Asocio "Ŝablono:Lang" (DSV) kaj la skandinavia indica sistemo "Lingdö-Yardstick-System" (LYS).