Koeficiento de efikeco

El testwiki
Revizio de 16:53, 31 maj. 2016 fare de imported>Escarbot (wikidata interwiki)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Koeficiento de efikeco estas karakterizo de efikeco de sistemo (maŝino, aparato) rilate al transformo kaj transporto de energio; ĝi estas kalkulata kiel proporcio de utile uzita energio (Eut), kontraŭ suma kvanto de tuta energio (Esum) ricevita de la sistemo. Oni skribas tion ordinare kiel:

η=EutEsum.

Pro neeviteblaj perdoj de energio por frotado, varmigo de ekstera medio ktp, la koeficiento estas ĉiam malpli granda ol unu, kaj ordinare estas skribata per procentoj (%).