Ekvilibra primo

El testwiki
Revizio de 19:18, 27 mar. 2024 fare de imported>Zmila21 (Eksteraj ligiloj: gramatika korekteto)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En matematiko, ekvilibra primo estas tia primo, kiu egalas la averaĝon de siaj du apudaj (pli granda kaj pli malgranda) primoj.

Difino

Nombru la primojn kiel

p1,p2,p3,;

tiel, p1=2, p2=3, p3=5, ktp. Do, la primo pn estas ekvilibra, se kaj nur se

pn=pn1+pn+12.

Tia primo, kiu estas pli granda ol la averaĝo de ĝiaj du najbaraj primoj, nomiĝas forta primo; tia primo, kiu estas malpli granda ol la averaĝo, nomiĝas malforta primo. Do, ekvilibra primo estas primo, kiu estas ne forta, nek malforta.

Propraĵoj

Estas konjekto, ke ekzistas malfinie multaj ekvilibraj primoj.

Se ekzistas tri najbaraj primoj en aritmetika vico, do la dua primo el ili estas laŭdifine ekvilibra.

Ekzemploj

Jen la unuaj kelkaj ekvilibraj primoj:

5, 53, 157, 173, 211, 257, 263, 373, 563, 593, 607, 653, 733, 947, 977, 1103, …

Ekzemple, 53 estas la 16-a primo. La 15-a kaj 17-a primoj estas 47 kaj 59; kaj

53=47+592.

Tial 53 estas ekvilibra primo.

La plej granda sciata ekvilibra primo havas 7535 ciferojn (trovita de David Broadhurst kaj François Morain[1]):

pn=197418203×2250001,pn1=pn6090,pn+1=pn+6090

La valoro n estas ne sciata.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Eksteraj ligiloj