Loka ringo: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>Filozofo
e Korektis ligon
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 02:42, 18 okt. 2024

En algebro, loka ringo estas komuta ringo kun unika maksimuma idealo. En algebra geometrio, loka ringo priskribas la "ĉirkaŭaĵon" de unu punkto (la unika maksimuma idealo).

Difino

Komuta ringo R estas loka, se ĝi plenumas unu el la jenaj ekvivalentaj aksiomoj:

  • R havas unikan maksimuman idealon.
  • 10, kaj la sumo de du neinversigeblaj elementoj estas neinversigebla.
  • 10, kaj se x estas ajna elemento, tiam aŭ x1x (aŭ ambaŭ) estas inversigebla.
  • Por nenegativa entjero n, se x1+x2++xn estas inversigebla, tiam ekzistas tia i, ke xi estas inversigebla. (En la speciala kazo n=0 tio signifas, ke la tiel nomata nul-sumo 0 ne povas esti inversigebla, t.e. 1 ≠ 0.)

Ekzemplo

Ĉiu kampo estas loka ringo: la unika maksimuma idealo estas (0).

La ringo de formalaj potencoserioj [[x]] estas loka ringo: la unika maksimuma idealo estas (x).

Neekzemploj

La triviala ringo {0} ne estas loka ringo; ĝi havas neniun maksimuman idealon.

La ringo de polinomoj [x] ne estas loka ringo; ĝi havas plurajn maksimumajn idealojn.

Eksteraj ligiloj