Magneta konstanto: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>Stefangrotz
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 15:13, 6 nov. 2024

Magneta konstanto (aŭ magneta permeablo, aŭ ankoraŭ permeableco de vakuo) estas koeficiento μ0 en leĝo de magneta interago (forta leĝo de Ampère) kaj ekvacioj de Maxwell, ĝi valoras:[1]

μ0=1,25663706212(19)×106 kgm/(s2A2)

Aliaj manieroj skribi la unuojn:

1kgm/(s2A2)=1H/m=1N/A2=1Vs/(Am)

La magneta forto Fm de unu drato sur la alia drato de longo L en la vakuo de libera spaco estas (se la longo estas sufiĉe granda por malatenti efikojn je finoj de la dratoj):

Fm=μ0I2L2πr ,

kie

I estas la elektra kurento kun sama direkto en ĉiu drato,
r estas distanco inter la dratoj.

Tiel la forto estas altira forto de la dratoj inter ili; ĉi tiu formulo estas speciala okazo de la leĝo de magneta interago.

Konsiderante maldikajn dratojn kies distanco inter ili estas 1 metro, la ampero, mezurunuo de elektra kurento, estas difinita kiel la kurento, kiu kreas forton de 2x10−7 neŭtono je metro.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

Vidu ankaŭ