Valento (matematiko): Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>Filozofo
e Lingvaj kaj formataj plibonigetoj
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 18:12, 7 dec. 2023

En logiko, matematiko kaj komputado, valento estas la nombro kaj la tipoj de operandoj (aŭ argumentaj lokoj), kiujn akceptas operacio, funkcio, rilato, predikato, proceduro ktp.

Plej ofte temas pri operacioj kaj rilatoj duvalentaj kaj unuvalentaj. En la programadlingvo C la kondiĉa esprimo x ? y : z estas trivalenta. En iuj formalaj teorioj estas oportune rigardi la konstantojn kiel operaciojn nulvalentajn (t.e 0-valentajn); cetere, en programado nulvalentaj funkcioj povas liveri variajn rezultojn (pro kromefikoj).

Ĝenerale oni povas paroli pri funkcioj, rilatoj ktp n-valentaj.

Terminologia noto

En matematiko oni ankaŭ povas diri «argumentonombro», «duargumenta» ktp. Tamen tio estas iom pli longa; kaj pli grave, en komputado oni ofte bezonas kontrastigi argumentojn kaj rezultojn. Nu, operacioj kaj funkcioj programlingvaj povas disponigi argumenton por rezulto; ekz-e

Krome, se akcepti la NPIV-an difinon, ke argumento estas «Elemento, por kiu funkcio estas difinita», tiam sinx akceptas ne 1, sed malfinion da argumentoj (ĉiujn reelojn). La terminoj unuargumenta, duargumenta ktp estas do konfuzaj, kio devus ŝoki matematikan rigoremon.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo

cs:Operace (matematika)#Arita operace