Dukolora grafeo: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>Filozofo
e Korektis terminuzon
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 03:48, 25 okt. 2023

Ekzemplo de duparta grafeo sen ciklo
plena dukolora grafeo kun m = 5 kaj n = 3

Ŝablono:Grafeoteorio En grafeoteorio, dukolora grafeo (aŭ duparta grafeo) estas grafeo kies verticojn oni povas dividi en du disajn arojn U kaj V, en kiu ĉiu eĝo ligas verticon en U al vertico en V. Verticaro U kaj V ofte nomiĝas la partoj de la grafeo. Ekvivalente, dukolora grafeo estas grafeo sen nepara ciklo.[1][2]

La du partojn U, V oni povas pripensi kiel kolorado de la grafeo per du koloroj: ekzemple verticoj en U estu bluaj, kaj verticoj en V verdaj. Do la randoj de ĉiu eĝo havas malsamajn kolorojn.[3][4] Kontraste, ĉi tia kolorado ne eblas en ne-dukolora grafeo, ekzemple unu triangulo.

Oni ofte skribas G=(U,V,E) por signifi dukolora grafeo kun partoj U kun V, kaj E signas la eĝaro. Se dukolora grafeo ne estas konekteca, ĝi eble havas plurajn dukoloradojn;[5] tiel,  (U,V,E) povas signi unu el la dukoloradoj utila por la nuna problemo. Se |U|=|V|, t.e. la du partoj enhavas same da elementoj, G nomiĝas ekvilibra dukolora grafeo.[3] Se ĉiuj verticoj en ambaŭ partoj havas saman gradonG nomiĝas duregula.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj Ŝablono:Projektoj