Endoterma reakcio: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>Sj1mor
Neniu resumo de redakto
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 17:06, 25 nov. 2024

Endoterma estas nomata kemia reakcio, dum kiu necesas alporti energion.  La kontraŭo estas la ekzoterma reakcio. Dum la endoterma reakcio la tiel nomata reakcientalpio  ΔH estas pozitiva.[1] La entalpio H estas la sumo de la interna energio de la sistemo kaj de la produto de ĝia premo kaj volumeno. Ĝi estas la enhavo de varmo ĉe konstanta premo.[2] Sekve dum endoterma reakcio energio estas enprenata energio en formo de varmo el la ĉirkauo.  Se oni nomasΔH la diferencon de la entalpioj de la finaj (H2) kaj komencaj H1 substancoj,  t.e. la sorbita energio, por endotermaj reakcioj validas: ΔH=H2H1>0.

Sinsekvo de la reakcio

La reakcio disvolviĝas en du paŝoj. Unue necesas alporti la energion de aktivado. Sekve parto de tiu energio estas cedata. La cedata energio estas pli malgranda ol la energio de aktivado kaj sekve ĝi ne sufiĉas por daŭre subteni la reakcion. Tial necesas daŭra alporto de ekstera energio por ke la reakcio ne ĉesu.

Por ebligi endoterman reakcion, necesas ke ĝi estu favorigita pro la pligrandiĝo de la entropio kaj sekve havu liberan entalpion. Tial endotermaj reakcioj okazas ofte ĉe altaj temperaturoj. Tio montriĝas ekzemple en la ekvilibro de Boudouard, dum kiu ĉe altaj temperaturoj okazas la reakcio kiu estiĝas karbonan unuoksidon.

Enthalpieprofil einer endothermen Reaktion Klarigo de la simboloj:

 H:=entalpio
 ΔH:=energio de aktivado
 ΔRH:=energio de la reakcio

maldekstre: komenca stato de la reakciantoj: stabila
meze: transira stato de la reakciantoj: malstabila
dekstre: fina stato de la produktoj: metastabila

Ekzemplo: Se oni aldonas vaporon al ardanta koakso okazas endoterma reakcio: C+H2O  CO+H2.

Referencoj

Ŝablono:Referencoj

  1. Noto pri endothermic reaction.
  2. Noto pri  enthalpy, H. En: IUPAC Compendium of Chemical Terminology (the “Gold Book”). doi:10.1351/goldbook.