Borela lemo: Malsamoj inter versioj

El testwiki
Salti al navigilo Salti al serĉilo
imported>ThomasPusch
Neniu resumo de redakto
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 01:14, 5 dec. 2019

En matematiko, borela lemo estas grava rezulto pri diferencialaj ekvacioj en partaj derivaĵoj nomita pro Émile Borel.

Estu U malfermita aro en la eŭklida spaco Rn, kaj f0, f1, ... estu vico de glataj, komplekso-valoraj funkcioj sur U. Tiam ekzistas glata funkcio F(t, x) difinita sur R×U kun kompleksaj valoroj, tia ke

(ktkF)(0,x)=fk(x),

por ĉiu k=0, 1, 2, ..., kaj x en U.

Konstrua pruvo de ĉi tiu rezulto estas donita de Golubitsky en 1974.

Ŝablono:Planetmath